Affichage des articles dont le libellé est En esperanto. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est En esperanto. Afficher tous les articles

samedi 21 janvier 2017

(Lingvo-)Ekzamenoj - ĉu superfluaj malmodernaĵoj?

Prelego de Peggy Ley dum la klubvespero de Esperanto Hamburg la 19an de januaro 2017. Ĉu lingvo-ekzamenoj por Esperanto entute necesas?

samedi 14 mars 2009

Esperantaj kursoj por infanoj en Ĉinio





Aliaj videoj pri tiu temo estas videblaj en la retejo :
http://dotsub.com/view/language/source/epo?language=epo&type=source&page=4

jeudi 22 janvier 2009

Internacia Seminario 2008/2009


Benny festis la novjaran feston de 2009 kun pli ol 150 esperantistoj en Germanio dum la (lasta?) ISo. Li faris tiun filmeton por montri la semajnon, kiun li pasigis tie.
Se vi ŝatas ĝin, rigardu liajn aliajn filmetojn en lia blogo en esperanto ĉe http://www.irishpolyglot.com/eo kaj abonu por vidi aliajn filmetojn.

samedi 3 janvier 2009

Grava (Flávio Fonseca)


Flávio FONSECA kantas "Grava" en la Kultura Centro de Brazilia la 23an de junio 2006.

Napolo tute alias


Muzikfilmo por "Napolo tute alias", muzikaĵo en Esperanto kantata de Anjo Amika (Hungarujo) kaj aperinta en ŝia KD "Bela Revo".

vendredi 26 décembre 2008

Lernado de tango en Bonaero


Benny LEWIS pasigis kelkajn semajnojn en Bonaero. Li prenis la okazaĵon por lerni pri Tango. Li lernis la unuajn paŝojn kaj li lernis pri la tanga kulturo.
Vi povas rigardi tiun videon ankaŭ en la angla, la hispana, la franca, la itala, la portugala kaj la irlanda en lia blogo ĉe http://www.irishpolyglot.com .

mardi 9 décembre 2008

Brezita koko farcita per ovoj sur spinaco-nesto


La 29an de oktobro 2008, Daniel SALOMON organizis kuirarta kurso esperante en IBARAKIKEN (JAPANIO). La preparita plado estis "brezita koko farcita per ovoj sur spinaco-nesto".

vendredi 21 novembre 2008

Somera Esperanto-Studado


Video de Benny LEWIS pri la unua "Somera Esperanto-Studado" organizita de la skipo de la retejo www.Lernu.net, kiu okazis en Slovakio dum la somero 2008.
Aliaj videoj de Benny estas videblaj en la blogo : http://www.irishpolyglot.com/eo

mardi 18 novembre 2008

Esperanto-Lernejo en Namkang (Koreio)


La 17-a Namkang Esperanto-Lernejo okazis en Koreio. Partoprenantoj ĝuis lerni Esperanton en freŝa etoso! Korea-belga esperantistino Hejin registris la filmeton

dimanche 16 novembre 2008

Lernu la Kmeran Lingvon


Leo instruas al ni kelkajn bazajn frazojn en la kmera lingvo.

Raportado pri pekinaj olimpikoj



Wang Shanshan, parolistino de Ĉina Radio Internacia parolas dum raportado okaze de pekinaj olimpikoj!

mardi 11 novembre 2008

Malfermo de pendseruroj


www.conocetumedio.blogspot.com montras vin kiel malfermi kombinadajn pendserurojn rapide esperante kaj en angla kaj partoprenas en kampanjo pri malpermesi la vendo de animaloj. Kunlaboru ankaux metante imagxo ene viajn filmetojn. Vi trovos afisxon hispane en nia pagxo kaj en cxi adreso: http://img99.imageshack.us/img99/2033... Estu bona civitano!

lundi 10 novembre 2008

Vojaĝu kun Zam


La enkonduka leciono de la Esperanta kurso "Vojaĝu kun Zam".

Radio verda


Animaciaĵo en Esperanto pri la podkasto Radio Verda.

mercredi 5 novembre 2008

Elsendo el ITVC Pollando


Elsendo el ITVC Pollando.
Aliaj elsendoj estas videblaj en la retejo : http://www.itvc.pl/?link:nasze_programy,id:14

mardi 21 octobre 2008

Nia bela mondo


Elkora letero al la tero, produktita de la Meksika Esperanto-Televido, MEKTV

mercredi 15 octobre 2008

Esperanto estas (4 kaj 6)



Filmo kiu prezentas la internacian lingvon Esperanto en moderna kaj vigla maniero. La filmo, dividitaj per 6 apartaj ĉapitroj, estas rezulto de 3-jara kunlaboro (2005-2008) kaj kreiĝis en internacia kunlaboro de pluraj filmemuloj kadre de la organizo E@I – www.ikso.net

mardi 7 octobre 2008

UEA-interveno ĉe Homrajta Konsilio, UN, Ĝenevo, 2008-09-17


Interveno de la reprezentantoj (Charmian Common kaj Stefano Keller) de Universala Esperanto-Asocio ĉe la Homrajta Konsilio (HRK), Unuiĝintaj Nacioj (UN), Ĝenevo, la 17-an de septembro 2008. La parolado okazis en la franca lingvo kaj estis simultane interpretata en la 5 aliaj oficialaj lingvoj de UN: angla, araba, ĉina, hispana, rusa. Ĉi tie, oni aŭdas la voĉon de Stefano Keller, kiu laŭtlegas la Esperantan version de sia teksto.
Pli da informoj pri la menciita Socia Forumo de la HRK, okazinta la 1-3ajn de septembro 2008, ĉe UN en Ĝenevo, kaj pri la HRK-interveno estas troveblaj en la retejo de la Agado por Lingvaj Rajtoj (ALR):
www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj
http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj
- Version française (originale) de cette vidéo:
La franca (originallingva) versio de tiu video estas je la adreso:
www.youtube.com/watch?v=eR7vD9kChBA
http://www.youtube.com/watch?v=eR7vD9...

Kiel malfermi kaj manĝi ostrojn ?


Daniel Salomon parolas esperante pri la proceso por malfermi kaj manĝi ostrojn.

mardi 16 septembre 2008

Koruso de Grezijono en UK 2008


La KORUSO DE LA KASTELO GREZIJONO (Francio) kantas dum la Internacia Arta Vespero de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (Nederlando),la 25-an de julio 2008.

MESAĜO : Se vi ŝatus vidi tiun video-filmon en pli bona kvalito (pli bona formato FLV aŭ eĉ en MPEG formato) sendu al Mogovo vian retadreson.
Tuj kiel eble (laŭ liaj disponeblecoj), li sendos al vi FTP ligilon kiu ebligos rekte, facile kaj rapide elŝuti ilin.
RETADRESO - mogovo.esperanto@hotmail.fr