mardi 29 avril 2008

Ho, mia kor'


Fama poemo de LL ZAMENHOF kantita de brazila kantistino Neide Barros Reĝo.

Ho, mia kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
ho, mia kor'!

mardi 22 avril 2008

Konti en esperanto


Leciono (angle subtekstigita) por lerni kiel konti de unu al dek en esperanto

lundi 21 avril 2008

Jojo kaj Bubu en la parko


Filmeto farita uzante du pupojn.
Jojo (kunikleto) invitas sian amikon Bubu (urseto) por viziti la amuzparkon de Laùzano (Svislando).

dimanche 20 avril 2008

Mazi en Gondolando


Mazi en Gondolando estas Esperanto-lernolibro por komencantaj infanoj, junuloj kaj plenaĝuloj eldonita de IEI (Internacia Esperanto-Instituto).
Ĝin akompanas vidbendoj kun la desegnaĵo-filmoj "Mazi en Gondolando" kaj "Mazi revenas al Gondolando" kaj kanzonkasedo.
La libro enhavas la tutan tekston de la filmo, metodikajn konsilojn, kelkajn ekzercojn kaj leksikan indekson.
Verkita de Wendy HARRIS, esperantigita de Roman DOBRZYNSKI

Pasporto al la Tuta Mondo


Oka Leciono de la fama Video-kurso de esperanto "Pasporta al la tuta mondo" mendebla per la retejo : http://www.esperanto-usa.org/eo/node/58.

samedi 19 avril 2008

"Djelem djelem" en Esperanto


Cigana himno en esperanto

Team kantas esperante

"Reklamo al silento"

"Volas ni"

Team estas slovaka rokgrupo. En tiuj filmetoj, ili kantas esperante du kanzonoj ("Reklamo al silento", "Volas ni") kiujn ili origine verkis slovake.

dimanche 6 avril 2008

Mi brilu plu ( Kore )


Filmeto por la muziko en Esperanto "Mi brilu plu", kantata de Kore kaj verkita de Roel Haveman, sur originalo "The show must go on", de Brian May (Queen).

La Bambo (Jomo)


Filmeto por la muziko en Esperanto "La bambo" ("La bamba"), kantata de JoMo kaj amikoj, baze sur hinspanlingva versio de Trini Lopez (en la KD "JoMo friponas", eldone de Vinilkosmo).

Bela revo ( Anjo amika )


Filmeto por la muziko en Esperanto "Bela Revo", kantata de la hungara kantistino Anjo Amika kaj verkita de Gregori kaj Giorgio Silfer.

samedi 5 avril 2008

Ian CLARK'S kantas esperante

En la Fronto de Gandesa


La arboj silentas konfide

Retejo de Ian CLARKS : http://www.mrtao.com/eng.htm

"Mi staras" kantata de Krio de morto


"Mi staras", kanzono de la pola rokgrupo "Krio de morto"