jeudi 22 janvier 2009

Internacia Seminario 2008/2009


Benny festis la novjaran feston de 2009 kun pli ol 150 esperantistoj en Germanio dum la (lasta?) ISo. Li faris tiun filmeton por montri la semajnon, kiun li pasigis tie.
Se vi ŝatas ĝin, rigardu liajn aliajn filmetojn en lia blogo en esperanto ĉe http://www.irishpolyglot.com/eo kaj abonu por vidi aliajn filmetojn.

lundi 5 janvier 2009

Sambo de la Esperanto


Kanzono el la albumo "Dreaded Concept Album" de la usona muzikgrupo "The Inactivists" ( tttejo : http://www.inactivists.com )

samedi 3 janvier 2009

Grava (Flávio Fonseca)


Flávio FONSECA kantas "Grava" en la Kultura Centro de Brazilia la 23an de junio 2006.

La espero (nova stilo)


Eksperimenta versio de la himno de esperanto : "La espero".

"Sola" (Kimo dum AS07 )


Kimo koncertis dum la Ago Semajno 2007, en Malbork - Pollando; ĉi tie, li kantas la famegan "SOLA"

Kontra krusadanto (Dolĉamar)


Dolĉamar kantas "Kontra krusadanto" en la festivalo Arta Lumo 2007.

Stefo, "Ne multe pli" (IJK 2008)


Stephan Schneider (Stefo) plenumas lian esperantlingvan kanton "Ne multe pli" dum la 2008a Internacia Junulara Kongreso en Sabatejo, Hungarujo.

NE MULTE PLI

Mi ne volas multe pli ol danci kun vi
Brakumu min, dolĉa knabin'
Mi ne volas multe pli ol flirti kun vi
Kisu min, bela virin'
Kaj tiel plu, ĝis matena fru'
Kaj tiel plu, ĝis la taga blu'
Mi ne volas multe pli ol vivi kun vi
Amu min, koramikin'
Mi ne volas multe pli ol bebon kun vi
Malvestu vin, kara edzin'
Kaj tiel plu...

Napolo tute alias


Muzikfilmo por "Napolo tute alias", muzikaĵo en Esperanto kantata de Anjo Amika (Hungarujo) kaj aperinta en ŝia KD "Bela Revo".

La Himno de la ĝojo


Magali Borges, Nadyr Alfonsi, Rubem Geraldo, Marcos Teixeira kaj Aurélio Silveira kantas "La Himno de la ĝojo" (muziko de Beethoven)