jeudi 8 mai 2008

KEF 2008


Jes, KEF okazos en 2008, ĉi-foje revenanta al Danio kaj la ĉarmega urbo de Hamlet (almenaŭ de lia kastelo): Helsingør. La datoj estas la la 12a ĝis la 19a de julio 2008.
Por la 9-a fojo junuloj en nordio aranĝas "Kultura Esperanto Festivalo". Ĝi estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanton kulturon. Pli detala programo baldaŭ venos. Sed baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj estas pli distraj. Meze estos ekskursa tago. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiel sense ke oni loĝas primitive kaj tiel maniere la kostoj ne estas tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Se vi volas kontakti nin, tiam vi povas skribi al kef9@MALAPERIGU.tejo.org
Vidu pli kaj aliĝu ĉe: kef.saluton.dk
kaj www.tejo.org/kef

1 commentaire:

Fortikaĵulo a dit…

Ho Jacques, kia koincido!
Mi nun malkovras, per la rettaglibro de Loic, ke vi estas ano de franca, esperanta grupo nomita G. E. M. (mi vidis signifon).
Mi, ĉi tie, en centra Italio, estas ano de egala grupo G. E. M kiu estas siglo de "Gruppo Esperantista Marchigiano" (Esperanta Marchia Grupo) kiu kunigas la samideanojn de Regiono "MARCHE" en la centraorienta Italio ĉe la Adriatika maro (ĉefurbo: "ANCONA").

Bone, mi ĝojas de vin ekkoni.

Amike,

Irnerio