jeudi 8 mai 2008

Korto Maltese (Jacques YVART)


Por sia 26a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton.

Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens"(VKKD19) datumis jam de 1998 !! Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojagxadon. Oni tiel trovas do kaj kanzonojn de Leonard Cohen (Birdo sur drato), de Johnny Cash (Diamantoj), de Georges Moustaki (Mia liber'), de Georges Brassens (La cxevaleto) kaj liajn proprajn elektitajn komponajxojn el la plej bele adaptitaj en Esperanton: (En la valo de l' rozoj, Oe, oe en la sxipo!, Magelanoj de l'Universo, ktp.....), krome menciendas kelkaj poemoj enmuzikigitajn de li, ekz. 'La invito por vojagxo' de Charles Baudelaire, kiu donas ecx la titolon al la albumo.

La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Jxak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj.

La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gérardin, estas menciinda kaj donas al cxiu kanzono la gxustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe/Vinilkosmo fare de Triboulet.

Krom la 14 titoloj, tiu "KD ekstra" entenas plusan muzikon de "La tempo de l' cxerizoj", la karaokeajn versiojn de 14 titoloj kaj ankaux videosesion realigitan dum la registrado en la studio.

1 commentaire:

Fernando Maia Jr. a dit…

Saluton, kara Jacques! Dank'al via blogo mi konis tiun muzikaĵon! Ĝi belegas, ĉu ne?

Mi tamen ne sukcesis trovi la tekston. Ĉu vi konas iun retejon, kiu havas ĝin?

Kore,

Fernando, el Brazilo.